BÁBOLNAY József [babolnai] estis hungardevena usona arkitekto, industriartisto naskiĝinta la 25-an de novembro 1886 en Dés kaj mortinta la 28-a de majo 1983 en Holivudo, Usono).

József Bábolnay
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1886 (1886-11-25)
en Dej
Morto 18-an de majo 1983 (1983-05-18) (96-jaraĝa)
en Holivudo
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Ŝtataneco HungarioRumanioUsono
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto • fasonisto • internodekoraciisto
vdr

Biografio redakti

La mezlernejon Bábolnay finis en Koloĵvaro, poste en Budapeŝto li laboris ĉe Ödön Lechner. Li havigis diplomon en 1913 en la teknikuniversitato kaj li apartenis al rondo de „Fiatalok” (Junuloj). Li gajnis plurfoje en konkursoj. Dum la unua mondmilito li luktis en la rusa kaj itala frontoj. En 1919 li relokiĝis Koloĵvaron kaj projektis meblojn kaj konstruaĵojn. En 1924 li vojaĝis Usonon kaj laboris por unujaro kaj duono ĉe la firmo pri teatrejprojektado Thomas W. Lamb. En 1931 li gajnis la konkurson por ekstera-interna dekoracio de muzika-danca teatro New York-i Earl Carrol. La entrepreno malsukcesis kaj Bábolnay finance malpliboniĝis. Li transloĝis Ĉikagon, poste Kalifornion, kie ĝis la fino de la 1960-aj jaroj li laboris por la filmfabrikoj de Hollywood. Ĝis 1966 li laboris kiel memstara konstruisto. Laŭ liaj projektoj konstruiĝis pluraj vilaoj (vilao artlaboreja de Béla Horváth Sedona (Arizona), lia propra domo en Hollywood (1937). El liaj publikkonstruaĵoj estas menciindaj la greka-katolika preĝejo en Los Angeles, la fervojstacio kaj fajrobrigadstacio de gaja parko „Magic Mountain” en Denver. Li estigis fondaĵon laŭ sia testamento por konkursoj de arkiteksudentoj de la teknikuniversitato de Budapeŝto.

Fontoj redakti

  • Magyar Életrajzi lexikon