József Bártfay (kemiisto)

József Bártfay [jOĵef bártfai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bártfay József estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis Baubach [baŭbaĥ].

József Bártfay
Persona informo
Naskonomo Baubach József
Naskiĝo 6-an de majo 1905 (1905-05-06)
en Rákospalota
Morto 18-an de januaro 1988 (1988-01-18) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • universitata instruisto • food chemist
vdr

József Baubach[1] naskiĝis la 6-an de majo 1905 en Rákospalota (iama urbo), li mortis la 18-an de januaro 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Bártfay maturiĝis en gimnazio en 1923 en Újpest, poste li akiris kemiistan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1928. Jam dum la studentaj jaroj li estis helpanto de Géza Zemplén, inter 1928–1930 jam asistanto. Li estis kemiisto en instituto en Budapeŝto inter 1930–1939, poste li soldatiĝis. Intertempe li akiris plian diplomon en Universitato István Tisza en 1933. Li laboris en alia instituto inter 1941-1949, poste en tria instituto, kie li okupiĝis pri fermentadoj. En 1967 li pensiuliĝis kiel vicinstitutestro, tamen li instruis en universitato pri hortikulturo inter 1973–1976. En 1959 li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis pri fermentadoj kaj enzimoj.

Disertaĵoj redakti

  • Vizsgálatok a zsírszövet katalázáról (1933)
  • A keményítő enzimes cukrosításának szerepe a szesziparban (1958)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Különböző tápanyagok befolyása a kozmaolaj minőségére a szeszes erjedésnél (kunaŭtoro, 1950)
  • Erjedésipari laboratóriumi gyakorlatok az ipari technikumok számára. I–II. (kunaŭtoro, mezlerneja lernolibro, 1951; 1954)
  • Burgonyakeményítő és annak meghatározási módjai (1956, 1957)
  • A foszfor szerepe az erjedés biokémiájában (kunaŭtoro, 1965)
  • Szeszgyártás keményítőtartalmú és egyéb nyersanyagból (1974)

Fontoj redakti

Referencoj redakti