József Böhm

Hungara-aŭstra violonisto kaj komponisto

József Böhm [jOĵef bom], laŭ hungarlingve kutima nomordo Böhm József estis hungara-aŭstra violonisto, komponisto, altlerneja instruisto. Lia plena nomo estis en germana lingvoteritorio Joseph Michael Böhm.

József Böhm
József Böhm
József Böhm
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de marto 1795(nun 1795-03-04)
en BudaPest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 28-an de marto 1876
en Vieno (Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Ludwig Franzevich Boehm
Okupo
Okupo komponistopedagogo • muzikologo • muzikinstruisto • violonisto
vdr

József Böhm [1] naskiĝis la 4-an de marto 1795 en BudaPest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 28-an de marto 1876 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

József Böhm devenis el juda familio. Li ricevis sian muzikan edukadon de sia patro, baldaŭ de en:Pierre Rode. Kiel okjara knabo li faris turneon eksterlande, kie nun situas Pollando kaj venis al Vieno ĉirkaŭ en 1813. Li debutis en Vieno en 1816, poste li turneis en Italio, Germanio kaj Francio. Post sia reveno li estis nomumita en 1819 instruisto de la Konservatorio de Vieno fondita jaron antaŭe. Post 2 jaroj li estis ankaŭ primara violonisto de la kortega orkestro. Ĉirkaŭ en 1827 li retiriĝis de la koncertoj plejparte, li ludis en la intima rondo de amikoj en via propra hejmo. Kiam la konservatorio estis fermita dum la revolucio de 1848, Böhm retiriĝis de sia posteno kiel profesoro pri violono, sed li konservis sian membrecon en la kortega orkestro ĝis 1868. Kelkfoje li komponadis.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti