József Batthyány
Grafo József Batthyány [jOĵef BatjAnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj laŭ plena nomo Batthyány József Félix János Nepomuk Ádám estis hungara pastro, kardinalo, primaso, episkopo, kanoniko, preposto, mecenato. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári.
József Batthyány [1] naskiĝis la 30-an de januaro 1727 en Vieno. Li mortis la 23-an de oktobro 1799 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).
BiografioRedakti
József Batthyány frekventis gimnazion en Kőszeg, poste li lernis juron, filozofio]]n kaj teologion en Nagyszombat. Li ricevis la pastran rangon kanoniko en 1752 en Esztergom, post 3 jaroj preposto en Pozsony, en 1759 dekano de Bars, en 1759 episkopo de Transilvanio, en 1760 ĉefepiskopo de Kalocsa, en 1776 primaso de Esztergom, post 2 jaroj kardinalo. Inter 1778-1781 li konstruigis primasan palacon en Pozsony, kiu estas elstara konstruaĵo de la tiutempa Hungarujo. En 1790 li malfermis la hungaran parlamenton hungarlingve.
Elektitaj publikaĵojRedakti
- Panegyricus divo Ladislao regi Hungariae apostolico dictus… (1746)
- Exercitatio academica de conciliis altero juris eclesiastici fonte… (1757)
- Sermo dum pallium archiepiscopale suscepit… (1776, ankaŭ hungare)
- Kanzelrede… (1783)
- Egyéb országgyűlési beszédei (Ceteraj parlamentaj paroladoj), (1795)
MemorigilojRedakti
- skulptaĵo en Kalocsa