József Bloch
József Bloch [jOĵef bloĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bloch József estis hungara violonisto, komponisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
József Bloch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1862 en Buda |
Morto | 6-an de majo 1922 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5. parcella, 1. sor, 38. sírhely |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto muzikologo |
József Bloch [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1862 en Buda aŭ Pest (urbo), li mortis la 6-an de majo 1922 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Bloch devenis el juda familio. Li frekventis muziklernejon en urbo Pest, liaj plej gravaj instruistoj estis Alajos Gobbi, Károly Huber kaj Robert Volkmann. Li aĝis 12, kiam li debutis en recitalo. Li studis ankaŭ en konservatorio en Parizo de Charles Dancla. Inter 1889 kaj 1992 li violonadis en kvarteto de Jenő Hubay. En 1889 li ekinstruis en la Tutlanda Hungara Reĝa Muzika kaj Teatra Akademio, inter 1890–1900 ankaŭ en la konservatorio en Budapeŝto.
Elektitaj libroj
redakti- A hegedűjáték és tanítási módszere (1903)
- Hegedűiskola 5 részben (1904, uzata dum 50 jaroj!)
Elektitaj komponaĵoj
redakti- Ouverture Solennelle (Op. 57)
- Magyar nyitány
- Magyar rapszódia
- Hegedűverseny