József Csák [jOĵef ĉAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csák József estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, pentristo, operkantisto (tenoro). Lia origina familia nomo estis Szincsák [sinĉAk] ĝis 1985, kiu foje aperis erare kiel Szimcsák.

József Csák
Persona informo
Naskonomo Szincsák József
Naskiĝo 11-an de decembro 1944 (1944-12-11) (79-jaraĝa)
en Kisvárda
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo operkantisto • pentristo • lektoro
TTT
Retejo https://csakjozsef.webnode.hu/
vdr

József Szincsák[1] naskiĝis la 11-an de decembro 1944 en Kisvárda.

Biografio redakti

József Csák maturiĝis en Budapeŝto, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li ekinstruis en la universitato kiel asistanto, poste lektoro, pli poste docento. Krom la instruado li ankaŭ faris planojn pri loĝdomoj, feriaj domoj. En 1980 li doktoriĝis el arkitekturo en la universitato. Libertempe li pentradis, eĉ li partoprenis en ekspozicioj. Li ricevis lecionojn pri operkantado de Erzsébet Hoór Tempis kaj Lili Neményi. En 1985 li faris provkantadon en la Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li tuj ricevis statuson kiel privata kantisto. Spite tion li ne forlasis la universitaton. Li kantis ankaŭ oratoriojn, operetojn, artkantojn. Li ricevis 3 memormedalojn inter 1989-2004.

Elektitaj roloj redakti

Liaj libroj redakti

  • Életem fekete doboza (membiografio)
  • Egy kanyargós életút (membiografio)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti