József DARVAS [jOĵef darvaŝ], hungare Darvas József, Esperante Jozefo Darvas estis hungara verkisto kaj politikisto.

József Darvas
Persona informo
Darvas József
Naskiĝo 10-an de februaro 1912 (1912-02-10)
en Orosháza
Morto 3-an de decembro 1973 (1973-12-03) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Memorigilo József Darvas
Profesio
Okupo verkistopolitikistoĵurnalistoscenaristo vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Darvas naskiĝis, kiel Dumitrás József la 10-an de februaro 1912 en Orosháza. Li mortis la 3-an de decembro 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Li naskiĝis en malriĉa familio. Li frekventis lernejon en Kiskunfélegyháza, poste li estis senpostena instruisto. Li aliĝis al junularaj komunistoj, tial li estis kondamnita. Li debutis, kiel poeto en 1932, kiel romanisto post 2 jaroj. En 1934 li komencis verkadi-redakti, kiel ĵurnalisto. Post la 2-a mondmilito li aktivadis ankaŭ en la politiko kaj ĝis la morto li estis parlamentano, kelkfoje li estis ankaŭ ministro. Dum la revolucio en 1956 li estis preskaŭ mortbatita sur la strato. En 1956 kaj 1960 li ricevis premiojn Kossuth kaj ankaŭ aliajn premiojn poste aŭ antaŭe. Lia kariero impetis precipe post la revolucio, ĉar la aliaj verkistoj silentis, sed li produktis verkojn laŭ gusto de la partio.

Verkoj (selekto) redakti

  • Fekete kenyér (Nigra pano), romano pri la kamparana malriĉeco, 1934
  • Elindult szeptemberben (Oni startis septembre), membiografia romano, 1940
  • Új népért, új kultúráért (Por nova popolo, por nova kulturo), 1956
  • Kormos ég (Fulga ĉielo), dramo pri la okazintaĵoj en 1956, 1959
  • A harminckilences dandár (La 39-a soldat-brigado), filma scenario, 1960
  • Hajnali tűz (Aŭrora flamo), dramo pri la kolĥozoj, 1961
  • Részeg eső (Ebria pluvo), 1963, en la sekva jaro ankaŭ teatraĵo pri la okazintaĵoj en 1944 kaj 1956
  • Októberi köd (Oktobra nebulo), romano, 1970

En Esperanto aperis redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio