József Deáki Filep

DEÁKI FILEP József estis hungara pastro, reformita eklezia verkisto naskita en Erdőszentgyörgy la 3-an de aŭgusto 1681 kaj mortinta en Koloĵvaro la 13-an de oktobro 1748. Li estis la patro de pastro Pál Deáki Filep kaj de pastro, tradukisto Sámuel Deáki Filep.

Kariero redakti

Deáki Filep studis en Koloĵvaro, de 1692, instruis en Máramarossziget, en jaroj 1709-11 li estis studento de universitatoj de Franeker kaj Utrecht, Frankfurto ĉe Odro. Li estis pastro en Koloĵvaro de 1715, eklezidistrikta ĉefnotario, de 1737, episkopo de 1740. Li verkis religiajn studojn, preĝaĵojn, poemojn, nekrologojn.

Fonto redakti

    • Új Magyar Irodalmi Lexikon