József Engel (negocisto)
József Engel [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Engel József estis hungara negocisto, kritikisto, germanlingva verkisto, mecenato, artkolektisto. Lia nobela antaŭnomo estis jánosi, lia pseŭdonimo estis J. E. de Sinoja.
József Engel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1851 en Pécs |
Morto | 25-an de novembro 1939 (88-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikologo • komponisto • entreprenisto • artkolektanto |
József Engel [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1851 (la naskiĝtago diferencas laŭ biografioj!) en Pécs, li mortis la 25-an de novembro 1939 en Mecsekjánosi (nun urboparto de Komló).
Biografio redakti
József Engel devenis el juda familio. Li frue interesiĝis pri la muziko, li aĝis 14, kiam lia muzika kritiko aperis en Vieno. Pro volo de la familio li frekventis kutimajn komercistajn lernejojn, sed supozeble iomete li lernis ankaŭ muzikon. Post lernado paŝo post paŝo li transprenis la familiajn entreprenojn (ligna industrio, baldaŭ karbominejo, eĉ loka fervojo). Ekde 1870 li longe estis korespondanta kritikisto de 2 gazetoj en Lejpcigo. Libertempe li verkadis germane, unufoje li komponadis, krome li kolektis artaĵojn kaj malnovajn presaĵojn. Li ricevis la titolon kortega konsilisto. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.