József Fabchich
József Fabchich [jOĵef fabĥiĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fabchich József estis hungara katolika pastro, instruisto, lingvisto, tradukisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Fábsich, Fábchich, Fabschich, Fabsich. Lia pseŭdonimo estis Dajfánthi.
József Fabchich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1753 en Kőszeg |
Morto | 23-an de decembro 1809 (56-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • poeto • tradukisto • katolika sacerdoto |
József Fabchich[1] naskiĝis la 13-an de marto 1753 en Kőszeg, li mortis la 23-an de decembro 1809 en Győr.
Biografio redakti
József Fabchich maturiĝis en jezuita gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis filozofion en Győr, kie li pastriĝis en 1775. Post siaj studoj li instruis en gimnazio de Győr, poste ekde 1798 en la seminario en la sama urbo ĝismorte. Plej ofte li instruis hungare kaj li entuziame parolis pri la hungara lingvo. Li ankaŭ tradukis el la latina kaj greka lingvoj kaj li verkis porokazajn poemojn. Ekde 1785 li kunlaboris kun József Rájnis, Károly Döme, Ferenc Kazinczy kaj Miklós Révai pri la hungara lingvo, sed li uzis ankaŭ vortojn, kiuj ne estis akceptitaj.
Elektitaj kontribuoj redakti
Elektitaj disĉiploj redakti
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://trendcelebsnow.com/jozsef-fabchich-net-worth/[rompita ligilo]