József Ferenczy (teatrestro)

József Ferenczy [jOĵef ferenci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczy József estis hungardevena operkantisto, (tenoro), teatrestro. Lia origina familia nomo estis Friedemann, lia persona nomo en Sudameriko estis José [hozE]. Lia frato estis Ferenc Ferenczy.

József Ferenczy
Persona informo
Naskonomo Friedemann József
Naskiĝo la  2-an de februaro 1852(nun 1852-02-02)
en Hungario Ungvár (Hungara reĝlando)
Morto la 28-an de julio 1908
en Argentino Bonaero (Argentino)
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

József Friedemann [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1852 en Ungvár (Hungara reĝlando, nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), li mortis la 28-an de julio 1908 en Bonaero (Argentino).

Biografio redakti

József Ferenczy lernis operkantadon en konservatorio de Milano de Francesco Lamperti. Li debutis en Vajmaro en 1874. Li daŭris la kantadon en Magdeburgo, Würzburg, Graz, Berlino, Vieno. En la lasta urbo li povis savi sin en la fajro-katastrofo en 1881 nur hazarde. En mezo de la 1880-aj jaroj li kantadis en Hamburgo, Sankt-Peterburgo (1887), Metropola Operejo (1888), fine denove en Berlino. En la sekva jaro en Hamburgo li estis teatrestro, poste en Berlino. En 1908 lia teatro bankrotiĝis. Post kolapso de la teatro li entreprenis sudamerikan turneon, sed li mortis en Bonaero. Li havis edzinon.

El lia repertuaro redakti

Fontoj redakti