József Gregor [jOĵef], hungare Gregor József, Esperante Jozefo Gregor estis hungara operokantisto (baso kaj basbaritono) kaj reĝisoro. Lia filino estis Bernadett Gregor.

József Gregor
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1940 (1940-08-08)
en Rákosliget
Morto 27-an de oktobro 2006 (2006-10-27) (66-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano Bernadett Gregor
Okupo
Okupo operkantisto • muzikisto • libretisto • ludisto
vdr

József Gregor naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1940 en Rákosliget - mortis la 27-an de oktobro 2006, Szeged.

Biografio redakti

József Gregor kantadis en preĝejo, kie muzikinstruisto ekaŭdis lin. Poste li frekventis muzikajn lernejojn kaj komencis kantadi en koruso. Li komencis sian aktoran karieron en 1963 en Nacia Teatro (Szeged). Ekde 1976 li ricevis rolojn ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo, eĉ ankaŭ en Novjorko. Li estris operajn spektaklojn de teatro de Szeged. En 2003 li debutis, kiel reĝisoro. Li ricevis premion Kossuth en 1999, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Memorigiloj redakti

  • skulptaĵo en Szeged de 2010
  • lernejoj en Rákosliget de 2007 kaj en Szeged de 2008
  • memortabulo en la Nacia Teatro en Szeged
  • premio "Gregor József"

Lia repertuaro (selekto) redakti

Fontoj redakti