József Gyárfás

hungara agronomo, akademia instruisto

József Gyárfás [jOĵef djArfAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyárfás József estis hungara agronomo, akademia instruisto. Lia origina familia nomo estis Grünwald.

József Gyárfás
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1875 (1875-08-07)
en Hraň
Morto 26-an de junio 1965 (1965-06-26) (89-jaraĝa)
en Mosonmagyaróvár
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo József Gyárfás
Okupo
Okupo agronomo
vdr

József Gyárfás [1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1875 en Hungara reĝlando en Garany (nuntempa Hraň en Slovakio), li mortis la 26-an de junio 1965 en Mosonmagyaróvár.

Biografio redakti

József Gyárfás frekventis mezlernejon en Sopron, poste li akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1896. En la sekva jaro li estis asistanto en la akademio. En 1899 li havis postenon en la akademia eksperimenta stacio, ekde 1909 li gvidis ĝin. En 1933 li pensiuliĝis, sed pli longe helpis al la akademio kaj ties stacio. Li doktoriĝis en 1952. Li ricevis premion Kossuth post 3 jaroj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Hermann-féle gazdálkodási rendszer és tengeri termelési mód ismertetése (1907)
  • A zöldtrágyázás (1916, 1926, 1951)
  • A napraforgótermesztés zsebkönyve (1925)
  • A homok pillangósvirágú takarmánynövényei (1936)
  • Nyári és ősz eleji talajművelés ősziek alá ekével vagy eke nélkül (1956)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti