József Hámori [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hámori József estis hungara biologo, ministro, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998), membro de Academia Europaea (1992).

József Hámori
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1932 (1932-03-20)
en Fegyvernek
Morto 1-an de majo 2021 (2021-05-01) (89-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infanoj Máté Hámori • Barbara Hámori
Okupo
Okupo nervobiologo • politikistobiologo
vdr

József Hámori [1] naskiĝis la 20-an de marto 1932 en Fegyvernek kaj mortis la 1-an de majo 2021.

Biografio redakti

József Hámori frekventis universitatojn en Szeged kaj Budapeŝto inter 1950-1955. Li komencis sian karieron en Universitato de Pécs, poste en anatomia instituto en Budapeŝto. Baldaŭe li instruis en universitato, dume li iĝis katedrestro (poste rektoro) en Pécs. Li estis gastoprofesoro en Usono. Li longe redaktis revuon Acta Biologica Hungarica. Inter 1998-1999 li estis ministro pri nacia kultura heredaĵo en Unua Kabineto Orbán. Li okupiĝis precipe pri nervoj. Li ricevis diversajn hungarajn premiojn inter 1972-2006, krome germanan premion en 2005.

Verkaro (elekto) redakti

  • Mi a neurobiológia? (1976) - libro
  • Idegsejttől a gondolatig (1982) - libro
  • Agy, hit, számítógép (2004) - libro
  • The Inductive Role of Presynaptic Axons in the Development of Postsynaptic Spines (1973) - artikolo
  • Az emberi agy plaszticitása (2005) - artikolo

Fontoj redakti