József Hajdú-Moharos

Naskiĝdato de la informkesto estas falsa!

József Hajdú-Moharos
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1956 (1956-11-30)
en Budapeŝto
Morto 27-an de aprilo 2001 (2001-04-27) (44-jaraĝa)
en Solymár
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo geologo
vdr

József Hajdú-Moharos [jOĵef hajdU-moharoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajdú-Moharos József estis hungara geografo, geologo, altlerneja instruisto.

József Hajdú-Moharos[1] naskiĝis la 31-an de decembro 1957 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de aprilo 2001 en Solymár.

Biografio redakti

József Hajdú-Moharos maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1976, poste li akiris geologian diplomon en 1981, geografian diplomon en la sekva jaro en la Scienca Universitato Loránd Eötvös. Inter 1981-1983 li ricevis stipendion de la universitato, inter 1983-1987 li havis postenon samloke, eĉ en 1984 li doktoriĝis. Li laboris en kooperativa entrepreno inter 1987–1993, en tiu periodo en 1990 li akiris plian diplomon en British Open University kaj kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1993. Inter 1993–2000 li instruis en privata akademio, kie li estis ankaŭ vicdirektoro. Li okupiĝis pri topografio de Hungara reĝlando, Rumanio, Bohemio kaj Moravio. Li ricevis premiojn en 1996 kaj 1998. Li mortis pro kancero.

Liaj disertaĵoj redakti

  • Centralizáció és decentralizáció a hazai területszervezés gyakorlatában 1790–1980 között (1984)
  • Románia tájföldrajzi beosztása (ankaŭ monografio, 1993)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A természeti erőforrások szerepe Románia iparosításában. – Románia iparosításának területi eredményei. (1986)
  • Történeti–gazdasági területegységek Európa országaiban (studenta lernolibro, 1988, 1990)
  • Történeti–gazdasági területegységek Afrika és Ázsia országaiban (studenta lernolibro, 1989, 1993)
  • Európa regionális földrajza (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1994, 2000)
  • Magyar településtár (2000)

Memorigiloj redakti

  • premio fondita en 2011

Fontoj redakti

Referencoj redakti