József Haubrich

hungara politikisto

HAUBRICH József estis hungara socialdemokrata politikisto, ministro pri defendo naskita en Detta la 9-an de novembro 1883 kaj mortinta en Sovetunio en 1939.

Biografio redakti

József Haubrich estis originale ferfandisto. En 1902 li envolviĝis en la socialistan movadon. Li estis oficisto de la Laboristasekura Kaso de Budapeŝto, je la fino de la unua mondmilito li fariĝis estrarano de SDP. Dum la konsilantara respubliko li estis komisaro pri komerco, poste pri militafero, militkomandanto de Budapeŝto. Kiel ministro pri militafero de la registaro Peidl (inter 1-a de aŭgusto kaj 6-a de aŭgusto 1919) li senarmigis la Ruĝan Gardaron. Malgraŭ tio en decembro 1920 en la komisarproceso oni kondamnis lin je morto, sed okaze de kaptitinterŝanĝo li alvenis Sovetunion, kie li estis laboristo en ferfabriko.

Fonto redakti