József Imre (1851)

József IMRE [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Imre József estis hungara kuracisto, okulkuracisto, profesoro, membro de senato (ekde 1927). Lia patro estis Sándor Imre (lingvisto), lia filo estis József Imre (1884).

József Imre
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1851 (1851-12-18)
en Hódmezővásárhely
Morto 9-an de septembro 1933 (1933-09-09) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Sándor Imre
Frat(in)o Lajos Imre
Infanoj József ImreSándor Imre
Okupo
Okupo okulkuracisto • kuracisto
vdr

József Imre [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1851 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 9-an de septembro 1933 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Imre frekventis mezlernejon en Debrecen, poste li universitatojn en Pest (urbo) kaj Kolozsvár inter 1869 kaj 1874. Post siaj studoj li laboris en kliniko en Budapeŝto apud Vilmos Schulek, dume li akiris fakdiplomon pri kirurgio, akuŝado kaj okulkuracado. En 1875 li vizitis klinikon de Vieno, en la sekva jaro li studvojaĝis al Germanio, Belgio, Francio. Li estis ĝenerala kuracisto inter 1876 kaj 1884 en Gyoma, poste en sia naskiĝurbo, kie li poste estis okulkuracisto en la loka hospitalo. En 1890 li iniciatis apartan malsanulejon por okulaj malsanoj, kie li ofte okupiĝis pri traĥomaj malsanoj. En 1890 li estis nomumita hospitalestro. Li ekinstruis en Ferenc József Tudományegyetem en Kolozsvár ekde 1909 en rango publika eksterordinara profesoro, samtempe li gvidis la lokan klinikon. En la studjaro 1915 li estis dekano, en 1916 vicrektoro. Li instruis ankaŭ en Universitato de Budapeŝto inter 1909-1919, fine en Scienca Universitato de Szeged, kie li pensiuliĝis en 1924. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az általános betegségeknek és az egyes szervek bajainak viszonya a látó szerv változásaihoz és betegségeihez (1878) - tradukaĵo
  • Népszerű egészségtan (Populara medicino), (1880) - tradukaĵo
  • A szemtükör és diagnostikai használata (1889) - tradukaĵo
  • Kimutatás a hódmezővásárhelyi városi szemkórház 3 első évi (1891. 1892. és 1893.) működéséről (1894)
  • Orvosi ethika (1925)

Fontoj redakti