INCZÉDY József [ince:di], ekde 1750 barono, estis hungara verkisto, tradukisto, juĝistmajstro naskita en Fortikaĵo Zebernyik, proksime de Alvinco, la 2-an de oktobro 1688 kaj mortinta en Marosszentkirály la 7-an de decembro 1750.

József Inczédy
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1688 (1688-10-02)
en Vurpăr
Morto 7-an de decembro 1750 (1750-12-07) (62-jaraĝa)
en Sâncraiu de Mureș
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Bethlen College, Aiud vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

József Inczédy studis en kolegio de Nagyenyed kaj ekde 1718 li estis la administranto de la kolegio. Ekde 1736 li estis juĝistmajstro de Transilvanio.

Tradukaĵoj, verkoj redakti

Li tradukis hungaren el la germana lingvo la Betrachtungen de Johann Gerhard Frommen kaj sennome li eldonis ĝin (Liliomok völgye, Nagyszeben, 1745). Li tradukis de la sama aŭtoro ankaŭ la verkon pri la vanteco de la mondo A világ hiúságáról való elmélkedések (1748). Lia kolekto Jurista Transsylvanus por la nobela junularo de Transilvanujo restis manuskripta.

Fonto redakti