József Jekelfalussy

József Jekelfalussy [jOĵef jekelfaluŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jekelfalussy József estis hungara statistikisto, ekonomikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1893).

József Jekelfalussy
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1849 (1849-10-09)
en Rimavská Sobota
Morto 12-an de februaro 1901 (1901-02-12) (51-jaraĝa)
en Lontov
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikisto • statistikisto
vdr

József Jekelfalussy [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1849 en Hungara reĝlando, en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 12-an de februaro 1901 en Lontó (nuntempa Lontov en Slovakio).

Biografio redakti

József Jekelfalussy frekventis lernejojn en diversaj urboj de Supra Hungarujo, poste en 1869 li translokiĝis al Pest (urbo), kie li eklaboris en ministerio. Baldaŭe li samtempe frekventis universitaton pri juro. En 1871 la ministerio fondis Tutlandan Hungaran Reĝan Statistikan Oficejon, kie Jekelfalussy komencis labori. En 1879 li edziĝis. Post morto de Károly Keleti en 1892 li iĝis la gvidanto de la oficejo ĝis sia morto. Li redaktis statistikajn periodaĵojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Népünk hivatása és foglalkozása az 1880-ban végrehajtott számlálás szerint, (1882)
  • Magyarország népességi statisztikája, (1884)
  • Fogházaink állapota 1872–1886 (Stato de niaj malliberejoj inter 1872–1886), (1887)

Fontoj redakti