Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

JUDIK József (pr. jo:ĵef) estis hungara financa kaj ekonomika fakulo naskita en Koloĵvaro la 3-an de oktobro 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de septembro 1951.

József Judik
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1891 (1891-10-03)
en Kluĵo
Morto 14-an de septembro 1951 (1951-09-14) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Biografio redakti

József Judik havigis jurdoktoradon en la Universitato de Koloĵvaro en 1915. Inter 1914–1919 li laboris ĉe la tribunalo de Koloĵvaro, de 1920 en Budapeŝto ĉe la Hungara-Itala Banko, de 1925 ĉe la Hungara Nacia Banko kiel prokuroro, de 1932 jurkonsilanto ĝis 1937. En 1944 la registaro Ferenc Szálasi pensiigis lin. Post 1945 li revenis al Nacia Banko kiel gvidanto de la Oficejo pri Ekonomika Konsildonado. Li estis de 1932 privatprofesoro en la Universitato de Budapeŝto, de 1940 titulara publika eksterordinara profesoro en la fakultato pri la jur-kaj ŝtatscienco.

Verkoj redakti

  • Knapp elmélete és a pénzérték problémája (Közgazdasági Szle, 1918);
  • Az aranykérdés (Közgazdasági Szle, 1927);
  • A pénz (Bp., 1932);
  • A magyar devizagazdálkodás és a külföldi tartozásaink (Világgazdasági Szle, 1935).

Fonto redakti