Grafo József Károlyi [jOĵef kAroji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Károlyi József estis hungara departementestro, ĉambelano. Lia nobela antaŭnomo estis nagykárolyi [nadjkAroji], lia patro estis Antal Károlyi, liaj plej konataj filoj estis István Károlyi, Lajos Károlyi kaj György Károlyi.

József Károlyi
Portreto pri József Károlyi
Portreto pri József Károlyi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1768 (1768-10-07)
en Vieno
Morto 4-an de aprilo 1803 (1803-04-04) (34-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Antal Károlyi
Patrino Jozefa Haruckeren de Bekes-Gyula
Edz(in)o Elisabeth Waldstein-Wartenberg
Infanoj István KárolyiLajos KárolyiGyörgy Károlyi • Gräfin Franciska Károlyi de Nagy-Károly • Gräfin Josephine Károlyi de Nagy-Károly • Mária Anna Károlyi
Okupo
Okupo aristokrato • politikisto
vdr

József Károlyi[1] naskiĝis la 7-an de oktobro 1768 en Vieno (Aŭstra Imperio), li mortis la 4-an de aprilo 1803 en Vieno.

Biografio redakti

József Károlyi frekventis lernejon en Vác, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest, pli poste li studis ankaŭ en Vieno. Li tre frue, jam en 1777 li ricevis la postenon departementestro de Békés (historia departemento), en 1792 titolon ĉambelano kaj en la kortego li estis "sekretisto". En 1794 li estis nomumita eterna departementestro de Szatmár (historia departemento). Li edziĝis en 1789, lia edzino naskis 7 gefilojn inter 1791–1803. Li mortis juna pro duelo en Vieno, sed li estis entombigita en la familia kripto en Kaplony.

Fontoj redakti

Referencoj redakti