József Konrád
József Konrád [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konrád József estis ĉeĥoslovakia/slovakia hungara aktoro, reĝisoro, tradukisto.
József Konrád | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1921 en Šamorín |
Morto | 26-an de aŭgusto 2010 (88-jaraĝa) en Komárno |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
József Konrád[1][2] naskiĝis la 6-an de novembro 1921 en Šamorín, li mortis la 26-an de aŭgusto 2010 en Komárno.
Biografio redakti
József Konrád frekventis bazlernejon en sia naskiĝloko, gimnazion en Bratislavo, sed depost 1938 jam en Dunaszerdahely, ĉar la hungarloĝataj areoj estis redonitaj al Hungario inter 1938-1945. Li maturiĝis en 1943, poste li estis soldato. Li estis unu el la fondintoj de la hungarlinva teatro en Komárno, poste li estis ties aktoro ĝis 1960, poste reĝisoro ĝis la emeritiĝo en 1987. Intertempe li tradukis slovakajn verkojn hungaren. Li ricevis premiojn inter 1973-1980 kaj ricevis la titolon "eterna membro de la teatro" en 2008.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Mór Jókai: Az aranyember (teatra adapto) - Mihály Tímár (ĉefrolo)
- Imre Dobozy: Vihar - Imre Csendes
- Anton Ĉeĥov: Onklo Vanja - D-ro Astrov
- Ernő Urbán: Tűzkeresztség - Ignác Ható
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - von Walter
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- József Gaál: A peleskei nótárius
- Mór Jókai:
- Szeretve mind a vérpadig
- Fácia negra
- Mihály Csokonai Vitéz: Az özvegy Karnyóné s a két szeleburdiak
- Mihály Vörösmarty: Czillei és a Hunyadiak
- Kálmán Mikszáth:
- A Noszty fiú esete Tóth Marival (teatra adapto)
- Ombrelo de Sankta Petro (romano) (teatra adapto)
- Zsigmond Móricz: Nem élhetek muzsikaszó nélkül
Elektitaj tradukitaj teatraĵoj redakti
- Lahola: A bosszú (1968, 1994)
- Strahl: Éva és Ádám (1974)
- Bukovcan: Fata morgana (1982)
- Otcenáaek: Kiruccanás a hét közepén (1987)
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Szakadék (1956)
- A koppányi aga testamentuma (1967) - Rimbás
- Érik a fény (1970) - aŭstra kliento
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Princ, a katona (serio, 1967)
- Bors (serio, 1971)
Lia libro redakti
- Hogyan kell rendezni? (kunaŭtoro)