József Konti [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konti József estis origine pola (?), poste hungara komponisto, dirigento. Lia origina familia nomo estis Kohn ĝis 1895.

József Konti
József Konti
József Konti
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1852 (1852-10-24)
en Varsovio
Morto 23-an de oktobro 1905 (1905-10-23) (52-jaraĝa)
en Erzsébetváros
Mortokialo tuberkulozokorhalto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

József Konti[1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1852 en Varsovio (Rusa Imperio), li mortis la 23-an de oktobro 1905 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

József Konti devenis el juda familio. Li frekventis konservatorion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en de:Universität für Musik und darstellende Kunst Wien. Lia ĉefinstruisto estis Felix Otto Dessoff, pli poste li akiris praktikon ĉe Franz von Suppé en Carltheater. Li debutis memstare kiel dirigento kaj komponisto en Salzburg en 1875. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis jam en Hungarlando: Nyíregyháza ĉe Károly Mosonyi, Debrecen ĉe Béla Mándoky (1876), Unua hungara konstanta teatro (1878), Győr (1882), Népszínház 1884 ĉe Elek Erkel, fine Teatro Király (jam malkonstruita teatrejo) ekde 1903. Liaj prezentitaj operetoj tiutempe havis sukcesojn, sed ili nuntempe jam malaperis el la repertuaro. Lia edzino naskis filon en 1889.

Liaj komponaĵoj, operetoj (elekto) redakti

  • A vadászok (1878)
  • Szeget szeggel (1883)
  • Az eleven ördög (1884)
  • Tunikás lányok (1886)
  • A suhanc (1888)
  • Rokolyás bíró (1889)
  • A kópé (1890)
  • A citerás (1894)
  • A gyimesi vadvirág (1897)
  • A talmi hercegné (1898)
  • A fecskék (1904)

Fontoj redakti

Referencoj redakti