József Kossics
József Kossics [jOĵef koŝiĉ], slovene Jožef Košič, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kossics József estis hungaria katolika pastro, instruisto. Supozeble lia familia nomo estus Kosić (laŭ ĝusta kroata ortografio), pli malofte lia familia nomo estis Kossits.
József Kossics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de oktobro 1788 en ![]() |
Morto | la 26-an de decembro 1867 en ![]() |
Lingvoj | slovena |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando • Aŭstrio-Hungario • Aŭstra imperio |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | poeto • antropologo • katolika sacerdoto • verkisto |
József Kossics[1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1788 en Bagonya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bogojina en Slovenio), li mortis la 26-an de decembro 1867 en Felsőszölnök.
BiografioRedakti
József Kossics devenis el kroata familio, sed li vivis inter slovenoj, tial li multe strebis por la slovenoj. Li frekventis la necesajn lernejojn en Kőszeg kaj Szombathely. En la lasta urbo li pastriĝis en 1811, poste li estis vicpastro en diversaj lokoj de la regiono. Inter 1816 kaj 1829 li estis pastro en Alsószölnök, poste ĝismorte en Felsőszölnök. Krom la pastra servo li havis tempon okupiĝi pri diversaj sciencoj (etnografio, literatuto, historio), krome li estis ĉasisto.
Elektitaj librojRedakti
- O Vendskih-Totih na Ogrskem (monografio (1824-1828)
- Krátki Návuk Vogrskoga Jezika za Začetnike (1833)
- Križna paut na XIV. štacie ali postojališča (1843)
- Zgodbe vogerskoga kralestva (1848)
- Jezuš moje poželenje (1851)
MemorigilojRedakti
- memortabulo sur preĝejmuro de Felsőszölnök (1995)
- bazlernejo de Felsőszölnök prenis la nomon "Kossics József" en 2000
- fondaĵo en Budapeŝto