József Kunszt
József KUNSZT [jOĵef kunst], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kunszt József estis hungara pastro, ĉefepiskopo, episkopo, kanoniko, abato, preposto.
József Kunszt | |||||
---|---|---|---|---|---|
hungara episkopo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de junio 1790 en Zubrohlava | ||||
Morto | 5-an de januaro 1866 (75-jaraĝa) en Peŝto | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1850–) katolika sacerdoto (1813–) romkatolika diakono (1813–) kanoniko preposto arkivisto vd | ||||
| |||||
Episkopo de Kassa | |||||
Dum | 1850- | ||||
Ĉefepiskopo de Kalocsa | |||||
Dum | 1852- | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
József Kunszt [1] naskiĝis la 28-an de junio 1790 en Hungara reĝlando en Zubrohlava (nun en Slovakio). Li mortis la 5-an de januaro 1866 en Pest (urbo).
Biografio
redaktiJózsef Kunszt lernis teologion en Vieno en Pázmáneum inter 1810-1813, poste li pastriĝis. Li komencis sian pastran karieron en Drégelypalánk. Liaj sekvaj karieraj stacioj estis:
- eklezia arkivisto en 1814 en Esztergom
- vicrektoro en 1820 en pastra edukejo Pázmáneum
- kanoniko en 1830 en Pozsony [poĵonj]
- rektoro en Vieno en 1832
- abato en 1833
- kanoniko en en 1836 en Esztergom
- ĉefdekano (eklezia) en 1840
- preposto en 1844
- episkopo en 1848, episkopo de Kassa en 1850
- ĉefepiskopo en 1852 en Kalocsa
En 1860 li renovigis la katedralon en Kalocsa, krome li donacis artaĵojn al Hungara Nacia Muzeo. Li ricevis du premiojn.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Wohlthätigkeit des christlichen Priesterthums für die gesammte Menschheit
- Kunszt József kassai megyés püspök körlevele megyéje minden hiveihez (1850)
- Sermo pastoralis per ... episcopum Cassoviensen occasione canonicae suae in sedem episcopalem introductionis ...