József Lamping [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lamping József estis hungara arkitekto.

József Lamping
József Lamping
József Lamping
Persona informo
Naskiĝo en 1881
en Hungario Gödre (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 7-an de decembro 1939 (1939-12-07)
en Kaposvár
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

József Lamping[1] naskiĝis en 1881 en Gödre, li mortis la 7-an de decembro 1939 en Kaposvár.

Propra vilao en Kaposvár fare de Lamping
Kultura palaco en Kaposvár fare de Lamping

Biografio redakti

József Lamping maturiĝis en gimnazio en Pécs, poste li studis inter 1895-1899 en arkitektura lernejo, fine jaron en teknika altlernejo en Vieno. Dum studado li laboris ankaŭ 8 monatojn en arkitektura firmao en Vieno. Hejmenveninta li laboris ĉe sia patro. Li akiris neuniversitatan arkitekturan diplometon en 1905 kaj en 1912 kun sia patro li malfermis arkitekturan firmaon. Samtempe inter 1906 kaj 1915 li projektis en Budapeŝto kun alia arkitekto. En tiu periodo li ofte studvojaĝis al Vieno kaj Munkeno. Ekde 1915 li batalis en la 1-a mondmilito. Li hejmenvenis malsana, en la sekvaj jardekoj pro la krizoj li havis malmulte da laboroj. Li ricevis medalon en 1930.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Kaposvár
  • faklernejo prenis la nomon "Lamping József" en 2015

Fontoj redakti

Referencoj redakti