József Lendvay [jOĵef lendvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lendvay József estas hungara violonisto.

József Lendvay
József Lendvay
József Lendvay
Persona informo
Naskonomo Lendvay József
Naskiĝo 7-an de novembro 1974 (1974-11-07) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikistoviolonisto
vdr

József Lendvay [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1974 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Lendvay devenis el muzikista cigana familio, li komencis lerni violonadon hejme en aĝo 4. Li gajnis la unuan el multaj konkursoj pri violono en la aĝo de 7 jaroj. Li studis en konservatorio, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Lia ĉefinstruisto estis Miklós Szenthelyi, krome Lendvay partoprenis en majstrokursoj de Yehudi Menuhin, Ida Haendel, Igor Ojstraĥ, Jaap van Zweeden kaj Sándor Végh. Post siaj studoj li koncertis kun simfoniaj orkestroj, dum li gajnis plurajn premiojn. Li ricevis hungarajn ŝtatajn premiojn inter 1997-2016, en 1998 hungaran stipendion.

Fontoj redakti

Referencoj redakti