József Lengyel (verkisto)

József Lengyel [jOĵef lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel József estis hungara verkisto, poeto, ĵurnalisto.

József Lengyel
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1896 (1896-08-04)
en Marcali
Morto 14-an de julio 1975 (1975-07-14) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Komunista Partio de Hungario • Komunista Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • scenaristo vd
Aktiva dum 1916– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Lengyel[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1896 en Marcali, li mortis la 14-an de julio 1975 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Lengyel studis en universitatoj de Budapeŝto kaj Bratislavo ekde 1914, sed li neniam finis ilin. En 1916 li komencis kontribui en revuoj de Lajos Kassák, li debutis kiel poeto. En 1918 li forlasis rondon de Kassák kaj aliĝis al rondo de Ervin Szabó, krome li estis fondinta membro de partio de hungaraj komunistoj, eĉ li redaktis ties periodaĵon. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al Vieno, kie li politikadis kaj estis ĵurnalisto. Inter 1927-1930 li vivis en Berlino kaj faris la samon, kiel en Vieno, same poste en Moskvo. En 1938 li estis arestita, poste li estis trudlaboristo en gulagoj de Siberio, fine li vivis en ekzilo inter 1949-1955. Hejmenveninta li estis verkisto en Budapeŝto, sed ekde 1968 li vivis en Monoszló. Li ricevis premion Kossuth en 1963, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj libroj redakti

  • Visegrádi utca (1932, 1957)
  • Prenn Ferenc hányatott élete (1958)
  • Tükrök (1967)
  • Az őszinteség lépcsői (1974)
  • Noteszeiből 1955–1975 (1989)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti