LUGOSSY József (pro. lugoŝi) estis hungara lingvisto, orientalisto, ano de MTA naskita en Felsőbánya la 3-an de decembro 1812 kaj mortinta en Debreceno la 7-an de marto 1884.

József Lugossy
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1812 (1812-12-03)
en Baia Sprie
Morto 7-an de marto 1884 (1884-03-07) (71-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Biografio redakti

József Lugossy en 1841 estis por kelkaj monatoj pastro en Satmaro, poste instruisto en Máramarossziget, de 1845 li estis intruisto pri literaturo kaj bibliotekisto de kolegio de Debreceno. De 1851 ĝis 1861 li denove instruis en Debreceno. Li pensiuliĝis pro sia malsano. De 1877 li denove instruis la sanskritan lingvon. Krome la germanajn kaj romanajn lingvojn, li lernis ankaŭ la hebran, araban, persan kaj tibetan lingvojn. Li verkis la unuan hungarlingvan araban gramatikon (1840 – 41). Li disertaciis ankaŭ pri la astronomaj konoj de prahungaroj. Lia ĉefverko Magyar csillagisme restis nefinita.

Fonto redakti