József E. Nagy

(Alidirektita el József Nagy E.)

NAGY E. József [nadj] (plumnomo Nagy E. József, Iosif E. Nagy, Jozefo E. Nagy) estas rumanuja hungara inĝeniero pri kemio, universitata docento, fakverkisto, tradukisto. Li naskiĝis en Valea lui Mihai la 30-an de majo 1951.

József E. Nagy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1951 (1951-05-30) (72-jaraĝa)
en Valea lui Mihai
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • docento • verkisto de nefikcio • tradukistoesperantisto
vdr

Biografio redakti

József E. Nagy akiris dipolomon de inĝeniero pri kemio en Bukareŝto (1974). Li laboris kaj instruis en Bukareŝto ĝis sia pensiiĝo. Li doktoriĝis en 1998.

Universitataj lernolibroj redakti

  • Reactoare chimice. Studii de caz. 1991;
  • Reacteurs chimiques, théorie et applications. 2001. (kunaŭtoro Grigore Bozga).

En 1970 li eklernis Esperanton. Li debutis en la revuo Paco de Berlino (1981). Li tradukis el la hungara kaj rumana en Esperanton kaj el Esperanto en la hungaran kaj rumanan.

Kunlaboris, kiel kuntradukinto kaj kunredaktoro, al Rumana Antologio.

Volumoj redakti

  • Mihai Eminescu: Luceafărul/La Vesperstelo. Eldonejo Bero, Berkeley, Kalifornio, Usono 2000. (Tradukinto)
  • Jozefo E. Nagy: Mia Antologio/Az én antológiám/Antologia mea (tradukaĵoj el la Esperanta poezio. Eldonejo Bero, Berkeley, Kalifornio, Usono 2001). (Tradukinto)
  • Lajos Magyari: Csoma Sándor naplója/La taglibro de Csoma Sándor. Eldonejo Bero, Rotterdam, Nederlando, 2004. (Tradukinto)
  • Marinela Dafina: Anonimaj melankolioj. Eldonejo Bero, Rotterdam, Nederlando, 2019. (Kuntradukinto)

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti