József Nagysándor
NAGYSÁNDOR József [nadjsa:ndor jOĵef] estis hungara honvedgeneralo, unu el aradaj martiroj naskita en Nadjvarado la 17-an de oktobro 1804 kaj mortinta en Arado la 6-an de oktobro 1849.
József Nagysándor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1803 en Oradea |
Morto | 6-an de oktobro 1849 (45-jaraĝa) en Arad |
Mortokialo | Pendumo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | oficiro |
Biografio
redaktiJózsef Nagysándor servis de 1823 en la imperiestra armeo de Aŭstrio; en 1844 li pensiuliĝis kiel husarkapitano, en 1848 li aliĝis al la liberecbatalo de la hungara revolucio de 1848. Post la senarmiĝo de Világos oni kondamnis lin al morto kaj ekzekutis lin.