József Osztróvszky
József Osztróvszky [jOĵef ostrOvski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Osztróvszky József estis hungara juĝisto, parlamenta deputito, urbestro. Lia familia nomo malĝuste estis Osztrovszky.
József Osztróvszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1818 en Szeged |
Morto | 22-an de aprilo 1899 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Reĝa Jura Akademio (–1840) |
Okupo | |
Okupo | juĝisto pledadvokato politikisto |
József Osztróvszky[1] naskiĝis la 12-an de januaro 1818 en Szeged, li mortis la 22-an de aprilo 1899 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Osztróvszky maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris advokatan diplomon en Reĝa Jura Akademio (Pozono) en 1840. Post la diplomo li malfermis advokatan atelieron en Szeged. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis parlamentano kaj havis ankaŭ aliajn postenojn. Post fiasko de la revolucio li estis kondamnita, depost prizono li ricevis amnestion en 1855. Tamen li ne povis esti advokato, tial li laboris en asekura societo en Pest (urbo). Post kelkaj jaroj li revenis al Szeged kaj li estis advokato sub falsa nomo. En la jaro 1861 (tiam ne estis politika subpremo) li estis urbestro de Szeged, ekde 1867 li estis ĉefjuĝisto. Li pensiuliĝis en 1897. Li ricevis unufoje premion.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Az elemi biztosítás Magyarországon (1858)
- Alkotmány-zsebkönyv magyar publicisták számára (1861)
Memorigiloj
redakti- busto en Szeged fare de Jenő Ferenc Kiss (vidu la foton!)
- strato en Szeged (vidu la foton!)