József Pap (advokato)

hungara advokato, politikisto

József Pap [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pap József estis hungara advokato, altlerneja instruisto, parlamenta deputito, senatano, luterana presbitero. Lia nobela antaŭnomo estis szendrői [sendrOi].

József Pap
József Pap en 1932
József Pap en 1932
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de septembro 1861(nun 1861-09-06)
en Hungario Eperjes (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 13-an de septembro 1942
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikisto
vdr

József Pap[1] naskiĝis la 6-an de septembro 1861 en Eperjes, (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Prešov en Slovakio), li mortis la 13-an de septembro 1942 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

Biografio redakti

József Pap frekventis luteranan kolegion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Luterana Jura Akademio (Eperjes) kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto. Depost la kutima soldatservo li doktoriĝis el juro en 1884, poste li estis advokato en Budapeŝto. En 1894 li studvojaĝis al Germana Regno kaj li ofte partoprenis en advokataj kunsidoj. Lia habilitiĝo okazis en 1898, en 1903 li akiris la instruan rangon eksterordinara profesoro. Inter 1919 kaj 1935 li estis gvidanto de la advokata ĉambro, sed li estis longe ankaŭ luterana presbitero. Ekde 1926 ĝis sia morto li estis parlamentano (ekde 1927 ankaŭ senatano). Li ricevis premiojn en 1931 kaj 1935.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A bizonyításról (1894)
  • A ténykérdésről a felülvizsgálatnál (1897)
  • Perjogi elvek a magyar polgári perrendtartás törvényjavaslatában (1901)
  • A jogsegély tek. a nemzetközi vonatkozásokra (1916)

Fontoj redakti

Referencoj redakti