József Perbíró [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perbíró József estis hungara juristo, altlerneja instruisto.

József Perbíró
József Perbíró
József Perbíró
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1908 (1908-05-21)
en Barcs
Morto 18-an de oktobro 1991 (1991-10-18) (83-jaraĝa)
en Kecskemét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo juristo
vdr

József Perbíró[1] naskiĝis la 21-an de majo 1908 en Barcs, li mortis la 18-an de oktobro 1991 en Kecskemét.

Biografio redakti

József Perbíró finis bazlernejon en 1922, poste li laboris en komerca firmao. Vespere li plulernis kaj li maturiĝis en gimnazio en 1931, poste li akiris juran diplomon en Universitato Erzsébet en 1937. Li estis soldato kun interrompoj inter 1937-1941, samtempe li instruis en la universitato, eĉ plie ĝis 1946. Inter 1946–1949 li instruis en la Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger), poste li estis katedrestro en Scienca Universitato de Szeged, eĉ en 1956 li vicdekano. Li estis gvidanto de la pacaj revoluciaj okazintaĵoj en Szeged, tial post la fiasko li estis kondamnita je morto, sed li ricevis amnestion en 1962. Li faris simplajn laborojn, en 1970 li pensiuliĝis, sed li faris tradukaĵojn en Kecskemét.

Li edziĝis en 1937, poste 3 gefiloj naskiĝis, en 1950 li eksedziĝis, en 1963 li denove edziĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Részvény és üzletrész (habilitiĝo kaj monografio)
  • Uti kalauz a keresztény kereskedők és iparosok üzletébe (1938)
  • A szovjet kolhozjog (1951)
  • A mezőgazdasági termelőszövetkezeti tagok munkajogviszonyának néhány elvi kérdése (1956)
  • Ötvenhat Szegeden – emlékeimben (memuaro, 2002)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo (Szeged, 1993)

Fontoj redakti

Referencoj redakti