Malfermi la ĉefan menuon

József Révay [jOĵef rEvai], hungare Révay József, Esperante Jozefo Révay estis hungara verkisto, tradukisto, literaturisto kaj profesoro.

József Révay naskiĝis, kiel Ullrich József la 22-an de novembro 1881 en Kecskemét. Li mortis la 19-an de februaro 1970 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

József Révai frekventis lernejojn en diversaj urboj pro ofta lokŝanĝo de la familio. En 1895 li aliĝis al ordeno de piaristoj kaj finlernis universitaton. Li uzis la patrinan nomon Révay ekde 1904. Li komencis instrui en diversaj lernejoj en diversaj urboj, dume forlasis la katolikan religion kaj edziĝis. Baldaŭe li havis 2 filojn. Ekde 1901 liaj poemoj aperis en diversaj revuoj. Li faris studvojaĝojn al Berlino, Romo kaj Munkeno. Post la 1-a mondmilito li komence tradukadis, poste li havis diversajn postenojn en eldonejoj, eĉ en katolikaj eldonejoj, tial li reprenis la katolikismon. Inter 1945-1952 li estis profesoro, poste emerito.

Verkoj (selekto)Redakti

PoemarojRedakti

  • Dalok könyve (Libro de kantoj), 1903

TeatraĵojRedakti

  • Bimbilla, vagy a diákköltészet alkonya (Bimbilla, aŭ finiĝo de la studenta poezio), porjunulara teatraĵo, 1904
  • Mars főhadnagy (Leŭtenanto Mars), komikaĵo, 1904

Sciencaj kaj sciencopopularigaj verkojRedakti

  • De vita et operibus Commodiani Gazaeri (latine), 1902
  • Római emlékek (Memoroj pri Romo), 1913
  • Ókori író, mai olvasó (Antikva verkisto, nuna leganto), 1942
  • Séták a római Magyarországon (Promenado sur Panonio), 1943, 1965
  • Százarcú ókor (Centvizaĝa antikva tempo), 1962

Historiaj verkojRedakti

  • A költő és a császár [La poeto kaj la imperiestro], 1937
  • A párduc (La pantero), 1954
  • Égi jel (Ĉiela signo), 1959
  • Márvány menyasszony (Marmora fianĉino), 1972

LernolibrojRedakti

  • Latin nyelvtan (Latina gramatiko), 1915
  • Latin olvasókönyv (Latina lernolibro), 1915
  • Megtanulok latinul (Mi lernos latine), 1943

AliajRedakti

FontojRedakti

  • Hungara Vikipedio