József Ruszoly [jOĵef rusoj?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ruszoly József estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Lia kariero ligiĝis al 3 gravaj provincaj universitatoj.

József Ruszoly
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1940 (1940-03-22)
en Bagamér
Morto 24-an de septembro 2017 (2017-09-24) (77-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokato • historiisto de juro • kulturhistoriisto
vdr
József Ruszoly inter profesoroj en 1996 en Szeged

József Ruszoly[1] naskiĝis la 22-an de marto 1940 en Bagamér, li mortis la 24-an de septembro 2017 en Szeged.

Biografio redakti

József Ruszoly maturiĝis en gimnazio en Debrecen en 1958, poste li doktoriĝis el juro en Scienca Universitato Attila József en 1964. Jam ekde 1959 li helpis la instruadon kaj inter 1963 kaj 2005 li oficiale instruis, eĉ en 1981 li iĝis katedrestro. Tamen en 1981 en Pezindustria Teknika Universitato li fondis katedron, kiun li gvidis ĝis 1986 kiel docento, ĝis 1988 profesoro. Inter 1995 kaj 2000 li estis katedrestro en Scienca Universitato Lajos Kossuth. Intertempe en 1986 li doktoriĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1972–2016. Li havis edzinon ekde 1970.

Liaj disertaĵoj redakti

  • A választási bíráskodás Magyarországon 1848–1948 (por kandidatiĝo, 1977; monografio 1980)
  • A rendiség és a népképviselet között. Tartománygyűlések és választójog a Német Szövetségben (1815–1848) (por doktoriĝo, 1986)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A választási bíráskodás Magyarországon a két nemzetgyűlés idején. 1920–1926 (1968)
  • A választási bíráskodás története Európában (1975)
  • A szegedi népképviseleti közgyűlés, 1848–1871 (1984)
  • Alkotmánytörténeti tanulmányok (kvazaŭ studentaj lernolibroj, 1991–1993)
  • Tíz tanulmány a jog- és alkotmánytörténet köréből (kvazaŭ studentaj lernolibroj, 1995)
  • Az országgyűlési népképviselet hazai kezdetei, 1848–1874 (1999, 2013)
  • Újabb magyar alkotmánytörténet, 1848–1949. Válogatott tanulmányok (2002)
  • Beiträge zur neueren Verfassungsgeschichte. Ungarn und Europa (2009)
  • A választási bíráskodás története Magyarországon (2015)

Fontoj redakti

Referencoj redakti