József Schmidt (politikisto)

hungara advokato, politikisto

József Schmidt [jOĵef ŝmit], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schmidt József estis hungara advokato, subministro, parlamenta deputito.

József Schmidt
József Schmidt en 1898
József Schmidt en 1898
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1848 (1848-02-14)
en Előszállás
Morto 27-an de novembro 1928 (1928-11-27) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

József Schmidt[1] naskiĝis la 14-an de februaro 1848 en Előszállás, li mortis la 27-an de novembro 1928 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Schmidt frekventis bazlernejon en Buda, li maturiĝis en cisterciana gimnazio en Székesfehérvár (kie li konatiĝis kun Sándor Wekerle), poste li doktoriĝis el juro en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1872. En la sekva jaro li advokatiĝis kaj studvojaĝis al Bavario, Svislando kaj Italio kune kun Wekerle. Reveninta Schmidt malfermis advokatan atelieron, sed li studis ankaŭ agronomion. Inter 1885 – 1887 li estis respondeca agronomo en grafa bieno, En 1888 li akceptis inviton de Wekerle kaj li eklaboris en la financministerio, poste en aliaj du ministerioj. Inter 1898-1900 li estis subministro, poste bankestro, sed tiutempe li havis ankaŭ aliajn gravajn postenojn. Inter 1899 kaj 1905 li estis parlamentano. Ekde 1916 li gvidis la ĵus fonditan financan centron, tial li ricevis la dignon vera interna sekreta konsilisto. Li pensiuliĝis en 1926. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn). Li edziĝis en 1874, lia edzino naskis 3 filinojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Jószágaink rendezésének fontosabb kérdéseiről (premiita, 1883)
  • A gazdakör hitelügyleti bizottságának emlékirata a birtokosok hitelviszonyai tárgyában (1884)
  • A kisbirtokosoknak termékeik értékesítése és szükségleteik kielégítésére szolgáló szövetkezetek (1886)
  • A magyar gazda hitele (premiita, 1886).

Fontoj redakti

Referencoj redakti