József Simó (ceramikisto)

ceramikisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

SIMÓ József estis hungara ceramikisto. Li estis naskita la 2-an de majo 1924 en Târgu Mureş kaj mortinta la 29-an de decembro 1987 en Budapest

József Simó
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1924 (1924-05-02)
en Târgu Mureș
Morto 29-an de decembro 1987 (1987-12-29) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ceramikisto
vdr

Biografio redakti

József Simó finis siajn studojn en sia naskiĝurbo kaj en 1941-45 li estis metilernanto en la Porcelanfabriko de Herend. En 1948 oni nomumis lin direktoro. En 1949 li iĝis sekciestro pri la kvalitkontrolo de Porcelanfabriko Kőbánya (Budapeŝto). En 1951-52 li estis ĉefraportoficisto en la Ministerio por Konstrumateriindustrio, en 1953-63 samloke gvidanto de la Direktoraro pri Fajnceramika industrio. Inter 1963-71 li estis direktoro de la Porcelanfabriko de Budapeŝto. En 1973 li establis Artlaborejon pri Fajnceremika insdustrio. Li kreis por junaj artistoj eblecon por ekspozicii. Li estis ano de Industriarta Konsilantaro.

Fonto redakti