József Soproni Horváth

József Soproni Horváth [jOĵef ŝoproni horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Soproni Horváth József estis hungara pentristo, instruisto. La aldona nomo Soproni faras diferencon inter la identaj nomoj, sed mem la pentristo preskaŭ neniam uzis ĝin.

József Soproni Horváth
Persona informo
Naskonomo Horváth József
Naskiĝo 2-an de marto 1891 (1891-03-02)
en Kemenesszentpéter
Morto 22-an de aprilo 1961 (1961-04-22) (70-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Frat(in)o Margit Bozzay
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Busto pri József Soproni Horváth
Domo en Sopron, loko de la konstanta memorekspozicio pri József Soproni Horváth

József Soproni Horváth [1] naskiĝis la 2-an de marto 1891 en Kemenesszentpéter, li mortis la 22-an de aprilo 1961 en Sopron.

Biografio redakti

József Soproni Horváth frekventis premonstratan gimnazion en Keszthely, poste li studis en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto (1910-1914) kaj Artistkolonio (Nagybánya) (1914-1916). Liaj plej gravaj instruistoj estis László Hegedűs (pentristo), Imre Révész (pentristo), István Réti, Aladár Edvi Illés (pentristo) kaj János Thorma. Post siaj studoj li estis soldato en Vieno, sed pri sanaferoj li estis forigita. Li komencis instrui desegnadon en Zombor, sed antaŭ la okupado fare de serboj li rifuĝis al Sopron. Ekde 1920 ĝismorte li instruis en Sopron. Li aĝis 42, kiam li ekhavis atelieron. Intertempe li edziĝis. Li ricevis premiojn ekde 1921. Li pentradis majstre akvarelojn.

Ekspozicioj redakti

  • ekde 1921
  • Londono
  • Budapeŝto 1959
  • konstanta memorekspozicio (Sopron, 1961-)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Önarckép
  • Sopron, Rózsa utcai ház
  • Vízpart
  • Beszélgetők (1939)
  • Szent Mihály templom Sopron

Memorigiloj redakti

  • strato en Sopron (1991) [1]
  • busto en Sopron (1992, vidu la foron!) [2]
  • konstanta memorekspozicio en Sopron

Fontoj redakti

Referencoj redakti