József Szákfy [jOĵef sAkfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szákfy József estis hungara aktoro, teatrestro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Szákfi, Szákffy, lia edukita filino estis Amália Szákfy-Szabó, lia bofilo estis Miklós Feleky.

József Szákfy
József Szákfy en la 1850-aj jaroj
József Szákfy en la 1850-aj jaroj
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1798 (1798-01-01)
en nekonata valoro
Morto 3-an de junio 1886 (1886-06-03) (88-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

József Szákfy[1] naskiĝis en 1798 en Arad (urbo)?, li mortis la 3-an de junio 1886 en Debrecen.

Biografio redakti

József Szákfy komencis sian aktoran karieron en Gyöngyös en 1817. Li apartenis al diversaj migraj teatraj trupoj, en 1821 li rolis en Cegléd. Inter 1828 kaj 1831 li estis membro de Hungara Teatro en Kassa. Baldaŭe li ludis en Transdanubio. Li partoprenis en malfermo de teatrejo en Debrecen en 1834 kune kun Lajos Fáncsy kaj József László (aktoro), poste li estis ankaŭ estro de migra teatra trupo. Estis anoj de tiu trupo ekzemple János Arany kaj Sándor Petőfi. Inter 1843-1848 li apartenis al Nacia Teatro de Pest, poste li transprenis la estrecon de teatro de Kolozsvár. En la 1860-aj jaroj li estis aktoro en Debrecen, lastfoje en 1879.

Liaj roloj (elekto) redakti

Lia libro redakti

  • Egy agg színész naplójából (1866)

Fontoj redakti

Referencoj redakti