József Szűr Szabó

József Szűr Szabó [jOĵef sUr sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szűr Szabó József estis hungara karikaturisto, ilustristo, grafikisto, pentristo, dekoraciisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Szűr-Szabó aŭ Szűr-szabó.

József Szűr Szabó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1902 (1902-03-04)
en Goražde
Morto 27-an de aŭgusto 1993 (1993-08-27) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • karikaturisto • grafikartisto • scenografo
vdr
Afiŝo de József Szűr Szabó

József Szűr Szabó [1] naskiĝis la 4-an de marto 1902 en Goražde (Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Federacio Bosnio kaj Hercegovino), li mortis la 27-an de aŭgusto 1993 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Szűr Szabó studis en Reĝa Industriarta Lernejo, poste li akiris pentristan diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1927. Lia ĉefinstruisto estis János Vaszary (pentristo). Post siaj studoj li aliĝis al pluraj pentristaj grupoj kaj partoprenis en ekspozicioj. Post jaroj li forlasis la pentradon kaj ilustris, baldaŭ li estis konata karikaturisto. Liaj karikaturoj aperis en ĉiuj gravaj hungaraj gazetoj. Tamen menciindas, ke ekde fondo de gazeto "Ludas Matyi" konstante aperis liaj desegnaĵoj ĝis la emeritiĝo (1945-1989). Li estis ankaŭ dekoraciisto kaj marionetoplanisto inter 1945 kaj 1958 en Pupteatro (Budapeŝto). Ekde la 1960-aj jaroj li denove komencis pentradi. Kiel emerito, li vizitis la redaktorejon kaj li desegnis sur la muron karikaturojn pri la kolegoj. Tiu domo jam estas malkonstruita, tamen tiu muro estas protektata kaj oni gardis ĝin. Li ricevis premiojn inter 1954-1987.

El solaj ekspozicioj redakti

El kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Kalapos lány
  • Udvaron
  • Kisvárosi hangulat

Elektitaj libroilustraĵoj redakti

  • Sándor Bródy: Az egri diákok (1955)
  • Szűr Szabó József karikatúrái (1964) (memstara kolektaĵo pri karikaturoj)
  • Magda Kertész: De az alma ugye jó volt?! (1968)

Fontoj redakti

Referencoj redakti