József Szabó (pastro)
József Szabó [jOĵef sabO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szabó József estis hungara pastro, jezuita monaĥo, plibonigisto.
József Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 17-an de marto 1742 en ![]() |
Morto | la 2-an de aprilo 1801 en ![]() |
Okupo | |
Okupo | pastro • monaĥo |
József Szabó[1] naskiĝis la 17-an de marto 1742 en Csepreg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 2-an de aprilo 1801 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio).
BiografioRedakti
József Szabó maturiĝis en gimnazio en Győr, en 1761 li aliĝis al jezuitoj. Li studis filozofion kaj teologion en Nagyszombat. Li estis monaĥo ĝis 1773, poste la jezuitoj estis malpermesitaj, tial li iĝis pastro en Szekszárd. Baldaŭ li havis postenon en diocezo de Vác, fine li estis paroĥestro en Besztercebánya. Ekde 1789 li libertempe okupiĝis pri selektado de sekaloj, ekde 1791 de tritikoj, fine pri hordeoj.
Elektitaj kontribuojRedakti
- Cultura peponum figuris aeneis illustrata (1790)
- Váczi gabona (1793, tradukita latinen kaj germanen fare de Lajos Mitterpacher)