József Szalay (juristo)

József Szalay [jOĵef salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay József estis hungara juĝisto, prokuroro.

József Szalay [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1908 en Újpest. Li mortis la 24-an de decembro 1969 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Szalay ekde 1927 estis oficisto en diversaj laborejoj. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932. Post la 2-a mondmilito li estis komencanta juristo en la popola tribunalo, en la sekva jaro jam "popola" prokuroro. Inter 1946-1948 li estis prokuroro en Kalocsa, en 1947 li aliĝis al la komunistoj, kiu estis bona starto en la kariero. Inter 1949 kaj 1952 li estis ĉefo de prokuroroj en Csongrád, poste li havis postenon en la ĉefurbo, kie en 1955 li iĝis vicĉefprokuroro. En 1956 li estis nomumita subministro, dum Hungara revolucio de 1956 li kaŝiĝis, poste tuj li estis motoro de la prokurora reorganizado. En 1958 li estis prokuroro en proceso kontraŭ Imre Nagy. Inter 1963–1968 li estis ĉefjuĝisto de la lando, poste li pensiuliĝis. Li ricevis 4 premiojn inter 1951-1968.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A nagyvárosi agglomerációk és az államigazgatási rendszer a világ országaiban (1973) - kun aliaj

Fontoj redakti