József Szentgyörgyi

József SZENTGYÖRGYI (sentdjoerdji) estis hungara kuracisto, unu al la pioniroj de la meteorologio naskita en Erdőszentgyörgy la 24-an de februaro 1824 kaj mortinta Budapeŝto la 10-an de marto 1901. Lia origina familia nomo estis Weisz (vejs).

Kariero redakti

Szentgyörgyi partoprenis en la liberecbatalo post la hungara revolucio de 1848, poste li estis ĉefkuracisto de la minejoj de Abrudbánya-Verespatak. Post lia eksterlanda vojaĝo en 1880 oni nomumis lin gvidanto de la Ideiglenes Országos Időjelző Állomás (Provizora Tutlanda Vetersigna Stacio). Li aperigis ĉiutage vetermapojn, kiujn li donacis poste al Hungara Nacia Muzeo. La Stacio ĉesis je la fino de 1887.

Verko redakti

  • Az országos első magyar időjelzés és a népies időjelző (Bp., 1895).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon