József Szeredy [jOĵef seredi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeredy József estis hungara katolika pastro, kanoniko, prelato, gimnazia kaj akademia instruisto.

József Szeredy
József Szeredy
József Szeredy
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1831 (1831-03-03)
en Szekszárd
Morto 7-an de oktobro 1903 (1903-10-07) (72-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pastroinstruisto
vdr

József Szeredy[1] naskiĝis la 3-an de marto 1831 en Szekszárd, li mortis la 6-an de oktobro 1903 (laŭ hungara Vikipedio la mortotago estas la 7-a) en Pécs.

Biografio redakti

József Szeredy frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, li maturiĝis en gimnazio de Kalocsa, poste li studis juron en Reĝa Jura Akademio (Pozono) kaj Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad), teologion en Jura Akademio (Pécs). Inter 1850-1854 li estis lernanto de seminario en Pécs, poste li pastriĝis, pli poste li estis subpastro en pluraj vilaĝoj. En 1855 li doktoriĝis el filozofio. Inter 1856 kaj 1865 li instruis en gimnazio en Pécs, poste en la sama urbo en la liceo (iam la menciita akademio) ĝis 1888. Intertempe en 1874 li ricevis titolon en la diocezo, en 1881 li iĝis papa ĉambelano, en 1888 kanoniko, en 1891 titulara abato, en 1902 papa prelato. Li ricevis unufoje reĝan premion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A mennyiségtan kifejlődés-történetének rövid vázlata a legrégibb időtől korunkig (1860)
  • Egyházjog, különös tekintettel a magyar Szent Korona... (premiita, 1874, 1879, 1883)

Fontoj redakti

Referencoj redakti