Barono József Szilassy [jOĵef silaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilassy József estis hungara departementa oficisto, krongardisto, bienulo, kalvinana presbitero. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szilasi kaj pilisi [silaŝi piliŝi].

József Szilassy
József Szilassy
József Szilassy
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de marto 1755(nun 1755-03-08)
en Hungario Tugár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 2-an de julio 1836
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano József Szilassy
Okupo
Okupo juristo
vdr

József Szilassy[1] naskiĝis la 8-an de marto 1755 en Tugár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Tuhár en Slovakio), li mortis la 2-an de julio 1836 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio).

Biografio redakti

József Szilassy akiris juran diplomon, ekde 1774 li akiris postenon en Nógrád (historia departemento). Post 4 jaroj li advokatiĝis kaj paŝo post paŝo li havis pli altajn postenojn en la departemento. Baldaŭ li havis plurajn - jam statajn postenojn. Ekde 1819 li estis ĉefjuĝisto, ekde 1824 departementestro. Intertempe li ricevis la dignojn krongardisto kaj interna sekrata konsilisto. Li havis postenojn ankaŭ en la kalvinana eklezio, li partoprenis en fondo de kalvinana grupo de Pest. Ekde 1810 li estis presbitero de kalvinanoj en Transdanubio. Li okupiĝis ankaŭ pri la familia bieno kaj kastelo en Tugár. Lia edzino naskis filon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • 1815. Kisasszony hava 3. Jászberényben; azon alkalmatossággal, midőn Somogyi Antal... (1815)
  • Zemplény vármegyében, a főispáni hivatal helytartójának a megye kormányára lett... (1825)

Fontoj redakti

Referencoj redakti