József Trikál [jOĵef trikAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Trikál József estis hungara pastro, prelato, filozofo, profesoro. Lia pseŭdonimo estis Tardos dr.

József Trikál [1] naskiĝis la 15-an de decembro 1873 en Balassagyarmat. Li mortis la 11-an de februaro 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Trikál frekventis mezlernejon en Esztergom, poste li plulernis en Vieno. En 1896 li pastriĝis. Post siaj studoj li estis pastro en Esztergom, ekde 1900 li instruis diversloke. En la studjaro li lernis filozofion en Lejpcigo, poste li doktoriĝis el sciencoj de teologio kaj filozofio. En 1910 li estis nomumita papa ĉambelano, en 1925 prelato. En 1914 li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto en instrua rango publika eksterordinara profesoro. Li estis dekano trifoje, en 1932 rektoro. Tiutempe li establis kirkon, abatejon en sia naskiĝurbo. Inter 1939 kaj 1945 li estis membro en la senato. En 1944 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Isten a tört-ben (Dio en la historio), (1900)
  • Egység felé (1914, 1932)
  • A jelenségekből a valóságba (1929)
  • Érdemes-e élni? (1934) – studo pri Imre Madách
  • Semmiből a végtelenbe (1943)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti