József Vándor (aktoro)

József Vándor [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vándor József estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Weinberger [vejnberger], lia ofta karesnomo estis Pufi (pro dikeca statuo).

József Vándor
Persona informo
Naskonomo Weinberger József
Naskiĝo 30-an de julio 1921 (1921-07-30)
en Budapeŝto
Morto 1-an de aprilo 1990 (1990-04-01) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Tombo

József Weinberger[1][2] naskiĝis la 30-an de julio 1921 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de aprilo 1990 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

József Vándor akiris filmaktoran diplometon en lernejo de Béla Gaál en 1939, sed poste li estis simpla laboristo. Inter 19481988 li estis membro de Teatro Madách escepte la jarojn 1950 kaj 1951, tiam li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Li pensiuliĝis en 1988. Dum la aktiva periodo li estis videbla pli ofte en filmoj, ol en scenejoj.

Liaj teatraj roloj (elekto)

redakti

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)

redakti
  • Nincsenek véletlenek (1938) - liftisto
  • Vihar (1951) - Imre Gerse (forĝisto)
  • En uniformo (1957)
  • Isten hozta, őrnagy úr! (1969) - fajrobrigadisto
  • Az ötödik pecsét (1976) - Macák
  • Gyerekrablás a Palánk utcában (1985)
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Mario Adorf, Michael Elphick, Aubrey Pankey[3]

Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)

redakti
  • A nagy ékszerész (1959) - policano
  • Az utolsó budai basa (1963) – vendisto
  • Bodnárné (1978) - ĝendarmo
  • Fele királyságom (serio, 1989) - biletkontrolisto

Memorigiloj

redakti
  • memorpremio "Vándor Pufi"

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti