József Vass (filologo)

József Vass [jOĵef vaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vass József estis hungara filologo, historiisto, pastro, instruisto, membro (korespondanta en 1858) de Hungara Scienca Akademio.

József Vass [1] naskiĝis la 19-an de marto 1813 en Zalaegerszeg. Li mortis la 13-an de januaro 1873 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Vass frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo. Li aliĝis al la piaristoj en 1833, li pastriĝis en 1841. Li instruis precipe la hungaran lingvon en 1841 enBuda kaj Szeged, en 1850 en Kolozsvár kaj Vác. Post falo de la hungara revolucio de 1848 li ne rajtis instrui unu jaron.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A latin nyelv ékes szókötése (1846, 1851, 1864, 1870)
  • Jó nap. Imakönyv a r. kath. székely nép számára (Bona tago. Preĝlibro por la romkatolika sikula popolo), (1857)
  • Cornelii Nepotis vitae excellentium imperatorum. Lexicon latino-hungaricum (1861, 1864, 1865, 1867, 1874)

Fontoj redakti