József Verney [jOĵef vernei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verney József estis hungara katolika pastro, teologo, filozofo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Verner ĝis 1844.

József Verney
Persona informo
Naskonomo Verner József
Naskiĝo la  15-an de novembro 1785(nun 1785-11-15)
en Hungario Besztercebánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 1850-aj jaroj
en ?
Okupo
Okupo pastro
vdr

József Verner [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1785 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis en la 1850-aj jaroj.

Biografio redakti

József Verner iĝis pastro fininta la kutimajn lernejojn. Komence li estis familia edukisto. Inter 1810 kaj 1834 li instruis en Jura Akademio (Győr), en 1812 li estis nomumita filozofia doktoro. Inter 1834-1849 li instruis en Reĝa Universitato de Pest, inter 1837-1840 li estis dekano, inter 1846–1847 rektoro. Intertempe en 1842 li nobeliĝis. Li instruis nur latine, tial dum periodo de la Hungara revolucio de 1848 li estis emerito.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Logica, seu: dianoelogia (1821, 1833, 1835, 1848)
  • Psychologia empirica (1827, 1828, 1835, 1849)
  • Philosophia moralis (1835)
  • Metaphysica, seu gnoseologia (1835-38, 1843)
  • Tentamen publicum ex metaphisica (1836, 1838)
  • Tentamen publicum ex logica et psychologia empirica (1838)
  • Ünnepélyes beszéd mellyet a magyar kir. tudomány egyetem ujonnan alakításának LXVII. év fordulati napján 1847. jún. 25. az egyetemi nagy teremben köztetszéssel mondott (1847)

Fontoj redakti

Referencoj redakti